Студопедия

КАТЕГОРИИ:

АстрономияБиологияГеографияДругие языкиДругоеИнформатикаИсторияКультураЛитератураЛогикаМатематикаМедицинаМеханикаОбразованиеОхрана трудаПедагогикаПолитикаПравоПсихологияРиторикаСоциологияСпортСтроительствоТехнологияФизикаФилософияФинансыХимияЧерчениеЭкологияЭкономикаЭлектроника


Proksima lando Esperantujo




Forveturis vagonaroj, forflugis aviadiloj, forportante niajn geamikojn orienten kaj okcidenten, norden kaj suden, sed por ni ankoraЕ­ sonas tendara kanto.

Ĉi-foje Esperantujo troviĝis en Baŝkirio. Se el homoj oni povus kunigi bukedojn, el la anaro de nia Esperantujo estiĝus belega bukedo – tiom da multeflankaj, agemaj, spritaj homoj feriis en la 12-a Sovetia Esperantista Junulara Tendaro (SEJT-12).

Oni pridiskutis raportojn pri la stato kaj evoluo de la Esperanto-movado, pri la diversspeca utiligo de la Internacia lingvo por informado pri la vivo en nia lando eksterlanden, por la internaciisma edukado de nia junularo.

Grandan salonon okupis neripetebla ekspozicio kun materialoj pri la vivo kaj agado de elstaraj esperantistoj, ricevitaj el multaj landoj dank' al la internacia korespondado. Interesaj prelegoj de la tendara universitato altiradis grandnombran aЕ­skultantaron. La plej spertaj pedagogoj perfektigis lingvokonojn de la komencantoj en paroligaj kursoj. Aktivuloj tradiskutadis demandojn de Esperanto-instruado.

Por la tendaraj koncertoj Esperanto-kluboj, kiel Д‰iam, verkis novajn versaДµojn, teatraДµetojn, kantojn. Dekkvino da lertaj gitaristoj plenumadis la gravan taskon de ilia baldaЕ­a popularigo.

Ankaŭ en la klubo de gajaj kaj spritaj (KGS) la konkurantaj teamoj parolis nur en Esperanto – do en la negepatra lingvo, sed ja tie ĉi nepras tuja reago kaj improvizado! Jen kiam kiu ajn povus certe konvinkiĝi pri la viveco de Esperanto!

Krokodilo estas ŝerca alnomo, donata al la personoj, kiuj, malgraŭ la tendara leĝo, parolas iun alian lingvon anstataŭ Esperanto. Tendaranoj, apartenantaj al la rondaĉo de krokodiloj, ĉe ni preskaŭ ne estis. La lingva nivelo de la tendaro estis tre alta. Ĉu oni povas trovi pli bonan praktikon, ol dusemajnan restadon en la «lando», kie ĉiuj ĉirkaŭe parolas inter si nur en Esperanto – dum la matena gimnastiko, sportaj konkursoj, naĝado, sunbruniĝado, dancado, en la kafejo «Verda krokodilo» – unuvorte, ĉie!

Se vi ekaЕ­dos la frazon В«Kiam mi loДќis sur Luno...В», ne tro miru: antaЕ­ vi estas nia tendarano. La Д‰ambroj, loДќitaj de ni, portis nomojn de planedoj kaj steloj. La ejo de la estraro troviДќis sur Olimpo. Al Д‰iuj partoprenintoj estis disdonitaj donace tendaraj insignoj kaj surmanikaj emblemoj, ilustritaj libretoj, en kiujn oni tuj ekkolektis aЕ­tografojn de Esperantujanoj.

La adiaŭa lignofajro bruladis ĝismatene. Okazis maskobalo kaj poste – elektado de la plej bela junulino de la tendaro. Oni kantadis kaj ne povis satkanti – ja tio estis lastaj horoj de la nuna Esperantujo. Morgaŭ ĉio ĉi estos transformiĝinta en fabelon malproksiman kaj belegan por renaskiĝi venontjare aliloke. Jes, oni apenaŭ povas imagi ĉies humoron kaj emocion dum la disiĝo!

Tie ĉi ne estis rakontite eĉ pretere pri multaj rimarkindaj eroj de la tendara vivo: pri la festo de Neptuno, la vespero de parodioj, la ĉiutaga murgazeto, la senmalgajna loterio, pri la fotoservo, kiu havigis fotojn al la dezirantoj samtage kun la tendaraj eventoj ktp. Neforgeseblaj estas malŝarĝado de la karbo helpe al loka lernejo kaj nia agitbrigado, koncertinta en kampoj.

Venu mem en Esperantujon kaj vi ekvidos Д‰ion per la propraj okuloj, iДќos Дќiaj plenrajtaj civitanoj. Venu des pli nun, kiam vi estas gratulenda okaze de la finstudo de la Д‰efa materialo de la kurso, kiam vi estas parolonta kaj korespondonta enlande kaj translime kun multegaj personoj, sciantaj tiun Д‰i internacian komprenilon kaj subtenantaj la grandan ideon de komuna, internacia lingvo de la homaro. Do Дќis la renkontiДќo en Esperantujo!

Apud lago, apud mar'
(tendara kanto)

Versoj de B. Kolker

Apud lago, apud mar',
Д€e rivero, en arbar'
Дњustatempe, sen erar'
MalfermiДќas la tendar'.

Jen januar', jen februar' – rapidas kalendaro.
Kaj junularo kun gitar' rapidas al tendaro.
En vagonar', sur trotuar' ekkantu ni, najbar'! –
Dum tuta jar', dum tuta jar' ni revis pri tendar'.

Por amikaro la hazard' ne povas esti baro.
Por amikaro juna ardo estas ordinaro.
La senkompara solidaro nun kunigas, Д‰ar
Dum tuta jar', dum tuta jar' ni revis pri tendar'.

Apud lago, apud mar'...

Komplika far' – ĉiama ŝpar' por la vojaĝ-preparo,
Pri vagonar', pri biletar' ni sonДќas en koЕќmaro.
Sed jen en ar', en sid' kaj star', kantadas junular' –
La amikar', nur amikar' alvenis al tendar'.

Matena klar' – kaj ĉe fanfar' ekverdas la standardo,
Kaj nia ar', kaj nia ar' Дќin sekvas per rigardo.
Tra januar', tra februar' rapidis kalendar' –
La amikar', nur amikar' alvenis al tendar'.

Apud lago, apud mar'...


Поделиться:

Дата добавления: 2015-01-29; просмотров: 87; Мы поможем в написании вашей работы!; Нарушение авторских прав





lektsii.com - Лекции.Ком - 2014-2024 год. (0.006 сек.) Все материалы представленные на сайте исключительно с целью ознакомления читателями и не преследуют коммерческих целей или нарушение авторских прав
Главная страница Случайная страница Контакты