Студопедия

КАТЕГОРИИ:

АстрономияБиологияГеографияДругие языкиДругоеИнформатикаИсторияКультураЛитератураЛогикаМатематикаМедицинаМеханикаОбразованиеОхрана трудаПедагогикаПолитикаПравоПсихологияРиторикаСоциологияСпортСтроительствоТехнологияФизикаФилософияФинансыХимияЧерчениеЭкологияЭкономикаЭлектроника


Kantoj, kantoj...




Unufoje, sidante Д‰e radioricevilo kaj aЕ­skultante muzikon, mi subite atentis, ke mi komprenas vortojn de la kanto en fremda lingvo. Дњi similis al la itala aЕ­ latina lingvo, sed fiksaЕ­skultinte, mi rimarkis, ke la kanto sonas en Esperanto. Tio estis disaЕ­digo de la Pola radio. Ekde tiu momento mi penas laЕ­eble ofte aЕ­skulti Varsovion, la naskiДќurbon de Esperanto, kiu ekde la 1959-a jaro plurfoje en Д‰iu tago disaЕ­digas en la Internacia lingvo. Kaj nemalofte mi havas bonЕќancon aЕ­di kantojn en tiu belsona lingvo.

Baldaŭ post tio mi veturis en Baltan Esperanto-Tendaron (BET) en Estonio. Tie mi ekaŭdis novajn kantojn kaj eĉ konatiĝis kun ties aŭtoroj. Kaj dum la lastaj tendaraj tagoj mi verkis tekston de mia unua Esperanta kanto, kio postulis ne malmultajn penojn.

Komence kantoj estis malmultaj, tial ni kolektadis kaj gardadis ĉiun, eĉ se ĝi ne tre bonkvalitis. Poste venis surpriza periodo, kiam verkado, tradukado kaj plenumado de Esperantaj kantoj ricevis amasan karakteron. Aperis pluraj aŭtoroj tra la tuta lando. Eĉ tiuj, kiuj sukcesis ellerni nur la bazon de la lingvo, ekprenis plumon kaj ekprovis verki. Kaj, oni devas agnoski, ne ĉiam sensukcese. Aperis tioma kvanto de kantoj, ke ili devis elteni grandan konkurencon por veki ĉies intereson, por konkeri ĉies korojn, por penetri ĉiujn Esperanto-klubojn, de Latvio ĝis Kamĉatko.

Ekde tiam datiĝas la neskribita tradicio – kunprenadi por la koncertoj en Esperanto-tendaroj ĉefe novajn kantojn. Do ĉar en ĉiu tendaro okazas kelkaj koncertoj, ĝiaj partoprenantoj forveturigas kelkdekon da novaj kantoj. En la tendaro okazas ankaŭ lernado de novaj kaj de jam konataj kantoj.

La kanto estas populariganto de nia vivmaniero. Tial Unio de sovetiaj societoj por amikeco kaj kulturaj ligoj kun eksterlando (SSOD) en Moskvo komencis presadi kaj disvastigadi tra la tuta mondo kolektojn de kantoj de nialandaj komponistoj, kantoj el diversaj epokoj de nia historio. Mi memoras, kiel dum la 48-a Universala Kongreso de Esperanto en Sofio ni disdonacis al la kongresanoj pli ol du mil ekzemplerojn de tia kantaro. Kaj la tuta kongreso kantis В«Estu Д‰iam la suno!В» en la Internacia lingvo. Rapide populariДќas diskoj kaj kasedoj kun originalaj kaj tradukitaj Esperantaj kantoj. Pluraj kluboj kunmetas siajn proprajn kantarojn.

Precipe belaj estas Esperantaj kantoj Д‰e lignofajro. Longe mi memoros nokton en Karpatoj, kiam ni sidis Д‰irkaЕ­ ardanta fajro, plenumante mendojn de niaj frumatene forveturontaj gekamaradoj. Gitaristoj laciДќadis kaj anstataЕ­adis unu la alian, de tempo al tempo nin kovradis nuboj, lumigataj de la flamo, sed kantoj fluadis onde, Дќis aperis sur la horizonto la aЕ­roro.

Pri kio kantas Esperantaj kantoj? Pri ĉio plej bona – pri nia lando, pri la paco, pri la amikeco, pri la amo, pri bonaj homoj, pri iliaj revoj kaj aspiroj, pri tio, ke la vivo estas belega.

Mi ŝaltas la magnetofonon kaj, laŭ sonoj de niaj kantoj – gajaj kaj malgajaj, seriozaj kaj ŝercaj, – mi rememoras pri proksimaj kaj malproksimaj geamikoj, loĝantaj en ĉiuj anguloj de nia lando, pri la fidelaj geamikoj, kun kiuj konatigis min la internacia lingvo Esperanto, kun kiuj mi kantis Esperantajn kantojn ĉe la neforgesebla nokta lignofajro. Mi konsilas ankaŭ al vi aŭskulti, lerni, kanti, verki, popularigi Esperantajn kantojn: tio alportos al vi multe da utilo kaj plezuro.

Nigraj okuloj (malnova romanco «Очи чёрные»)

Traduko de B. Kolker Nigra ĝis ebri' La okul-rigard', Plena de pasi', De brulanta ard', Mi tre amas vin, Mi tre timas vin, En malbona hor' Mi renkontis vin! Nigra ĝis ebri' La okul-rigard', Logas vi al land' De feliĉa fart' – Al la land' de l' am', Kie regas ver', Lando sen dolor', Lando sen sufer'. Se ne trafus vi Al sanganta kor', Pasus mia viv' Sen anim-dolor'. Pereigis min Flama alrigard'. Pasis la feliĉ' Kvazaŭ neĝ' en mart'. Nigra ĝis ebri' La okul-rigard', Plena de pasi', De brulanta ard', Mi tre amas vin, Mi tre timas vin, En malbona hor' Mi renkontis vin.

Поделиться:

Дата добавления: 2015-01-29; просмотров: 108; Мы поможем в написании вашей работы!; Нарушение авторских прав





lektsii.com - Лекции.Ком - 2014-2024 год. (0.005 сек.) Все материалы представленные на сайте исключительно с целью ознакомления читателями и не преследуют коммерческих целей или нарушение авторских прав
Главная страница Случайная страница Контакты