:



Internacia kongreso sen tradukistoj




Ni sidis sepope ĉirkaŭ la tablo – du rusianoj, bulgaro, polo, germanino, belgo kaj indoneziano. Ni trinkis nigran kafon, manĝis sukoplenajn persikojn kaj agrable konversaciis. Antaŭ ol foriri al la radiostacio por laŭvica esperantlingva disaŭdigo de la Bulgara radio, la mastro de la hejmo Simeon Ĥesapĉiev proponis originalan ludon: «Ni reprezentas ses landojn, sed ni bonege komprenas unu la alian per la internacia lingvo Esperanto. Ĉiu el ni, krom sia gepatra lingvo kaj Esperanto, parolas almenaŭ unu alilandan lingvon. Ni provu interkompreniĝi sen Esperanto!» Kaj li diris bulgarlingve simplan frazon. Ni penis klarigi unu al la alia ĝian sencon, uzante plurajn lingvojn. Fine ni sukcesis, tamen tio forprenis de ni preskaŭ dek minutojn. Sed kio estus, se ni devus fari sammaniere la tutan konversacion!

Tio okazis en Sofio dum la 48-a Universala Kongreso de Esperanto. Unuafoje post la dua mondmilito al la kongreso venis sovetia delegitaro sub gvido de doktoro de filologiaj sciencoj, profesoro Jevgenij Aleksejeviĉ Bokarev. Ni venis al la fervoja stacidomo posttagmeze, kaj sur la kajo nin renkontis membroj de LKK. Infanoj kun verdaj kravatoj kantis esperantlingve kaj kriis ĥore: «Vivu la esperantista amikeco!»

Instalinte nin en hotelon, ni tuj eliris en la urbon. Sur la stratoj, ornamitaj per grandegaj verdaj standardoj kun verda stelo sur blanka fono, en la ombro de parkoj kaj ĝardenoj promenis multaj homoj kun verdsteletaj insignoj. Kun unu el ili – negro el Usono – ni konatiĝis. Li afable sciigis, ke ĉi-matene jam ekfunkciis la infana Esperanto-kongreseto. Ni aĉetis alumetojn kun la kongresa emblemo, krajonojn «Esperanto» kaj bulgarajn ĵurnalojn. Ili enhavis artikolojn pri la ĵus finiĝinta IJK kaj pri la tuj komenciĝonta UK.

La kongresa akceptejo troviĝis en la vestiblego de la Sofia universitato. Tie ĉi funkciis diversaj giĉetoj: «Dokumentoj», «Poŝtoficejo», «Teatraj biletoj», «Gazetara servo», «Trafika informejo», «Ekskursoj» k. a. En la poŝtoficejo oni povis aĉeti prikongresan poŝtmarkon, presitan en la kvanto de 300 000 ekzempleroj, kaj specialajn konvertojn. La librobutikoj abundis je modernaj esperantlingvaj libroj; interalie, estis vendata la ĵus aperinta «Dia komedio» de Dante. Oni amasiĝis ĉe la ekspozicioj de pentraĵoj kaj fotoj. Sendube, la plej grandan popularecon meritis la rendevua tabulo kun najletoj apud numeroj de ĉies kongreskartoj. Se oni deziris renkontiĝi kun eksterlanda korespondamiko, sufiĉis lasi skribaĵon ĉe lia kongresnumero!

Ni iris al la interkona vespero, kie renkontiĝas malnovaj geamikoj kaj okazas multaj novaj konatiĝoj. Kia agrabla surprizo – estis preskaŭ neeble difini la apartenon de iu persono al sia lando laŭ la prononco aŭ aspekto!

Matene pli ol 3500 personoj el kvardek landoj partoprenis la inaŭguron de la kongreso. Unue, ni aŭskultis saluton de la bulgara registaro. Poste salutis reprezentantoj de registaroj kaj de Esperanto-asocioj. Oni ĉie parolis sen helpo de tradukistoj, kio pruvis veran internaciecon de la kongreso.

Sep labortagoj permesis al ni partopreni multajn diskutojn. Aparte oni okazigis kunsidojn de diversaj organizaĵoj: UEA, TEJO, ISAE, ILEI, IUEF k. a.

Ege vizitataj estis la kunvenoj de MEM, finiĝintaj per gravaj rezolucioj kontraŭ intencoj plifortigi la danĝeron de militteruroj. Oni aŭskultis interesajn popularsciencajn prelegojn en IKU, rakonton pri vojaĝo de esperantista grupo tra la Orienta Afriko.

Dum vesperoj ni iradis al esperantlingvaj spektakloj kaj koncertoj, baloj kaj bankedoj. Dum liberaj minutoj estis agrable vidi diverslandajn kongresanojn amike konversacii en la vestiblo kaj sur la ŝtuparo de la kongresejo, sur benkoj en ĝia korto, en apudaj kafejoj kun kafo aŭ kun glaciaĵo. Oni memoros longe akcepton ĉe la urbestro de Sofio honore al la kongresanoj, ekskursojn tra la urbo kaj tra la lando.

Estas neniam forgeseblaj la amikeca, internaciisma atmosfero de la kongreso kaj la neordinara gastamo de la bulgara popolo, kiujn bonege esprimis en sia kanto la moskva poeto-esperantisto Konstantin Miĥajloviĉ Gusev.

Verdstela Sofio (melodio de la kanto «Любимый город»)

Versoj de K. Gusev Muziko de N. Bogoslovskij

La verdaj steloj ĉe angulo strata;
La verdaj steloj en ĉiela sin',
Sofio kara, urbo nia frata,
Ni amas vin, salutas vin, brakumas vin.

Nin verdaj branĉoj tuŝas kun kareso.
Pro ĝojo ni ebrias eĉ sen vin'.
Sofio kara, urbo de l' kongreso,
Ni amas vin, salutas vin, brakumas vin.

Tre ĉarme sonas via voĉ' alvoka,
Al ĝi revokas koro kaj anim'.
Sofio, urbo de la kvardek-oka,
Ni amas vin, salutas vin, brakumas vin.

Kaj proksimiĝas la disiĝa horo.
Adiaŭ, nia bela amikin'!
Sofio kara, ĉiam en memoro
Ni amos vin, salutos vin, brakumos vin.

Sofio, aŭgusto 1963.


:

: 2015-01-29; : 75; !;





lektsii.com - . - 2014-2024 . (0.007 .)