Студопедия

КАТЕГОРИИ:

АстрономияБиологияГеографияДругие языкиДругоеИнформатикаИсторияКультураЛитератураЛогикаМатематикаМедицинаМеханикаОбразованиеОхрана трудаПедагогикаПолитикаПравоПсихологияРиторикаСоциологияСпортСтроительствоТехнологияФизикаФилософияФинансыХимияЧерчениеЭкологияЭкономикаЭлектроника


Lando, kiu ne estas sur la mapo




La lando Esperantujo. Ne serĉadu tiun landon sur la mapo – ĝin ne notis la ĉiosciantaj geografoj. Kaj tamen Esperantujo ekzistas – ĝi etendiĝas sur la tuta terglobo, ĝin enloĝas homoj de ĉiuj sociaj tavoloj – laboristoj kaj ŝtatestroj, lernejanoj kaj akademianoj; homoj de ĉiuj aĝoj – de balbutantaj beboj ĝis centjaraj maljunuloj; homoj de ĉiuj nacioj kaj haŭtkoloroj; homoj de ĉiuj profesioj, okupiĝoj, hobioj, interesoj, temperamentoj. Esperantujo estas la mondo en miniaturo. La mondo estas grandega kaj malfacile ĉirkaŭrigardebla. Tra la prismo de Esperantujo estas pli facile ĉirkaŭrigardi kaj kompreni la mondon.

Kio do unuigas la homojn en Esperantujo? Unue – la aspiro fortikigi la pacon kaj interkompreniĝon inter la popoloj. Due – la internacia lingvo Esperanto, kiu heredis ĉion plej bonan, logikan, esprimkapablan, kio ekzistas en naciaj lingvoj. Malgraŭ tio, ke esperantujanoj loĝas en Arkto kaj en tropikoj, sur montoj kaj sur Pacifikaj insuloj, sur ĉiuj kontinentoj, ili bonege komprenas unu la alian pro la admirinda unueco de la lingvo. Se en esperantlingvaj revuoj ne starus subskriboj sub artikoloj, oni ne kapablus difini laŭ la stilo, en kiuj landoj loĝas ties aŭtoroj.

Centmiloj da esperantujanoj legas en la Internacia lingvo beletrajn, soci-politikajn, scienc-teknikajn librojn, centon da revuoj, aЕ­skultas dekon da radiostacioj, rigardas spektaklojn kaj kinofilmojn, korespondas, kantas, parolas dum kongresoj kaj renkontiДќoj, en tendaroj kaj kluboj. Esperanto estas ne simple lingvo, sed ankaЕ­ rimedo de pacbatalo; Дќi estas romantiko, Дќi estas interesa kaj utila Еќatokupo.

En Esperantujo estas Akademio, kiu observas la evoluadon de la lingvo. Funkcias unuiĝoj laŭ profesioj kaj interesoj – de sciencistoj, instruistoj, turistoj, fervojistoj, aŭtomobilistoj, verkistoj, medicinistoj, filologoj, ĵurnalistoj, agrikulturistoj, poŝtistoj, muzikistoj, filatelistoj, filozofoj, juristoj k. c. Pluraj landoj, inkluzive Sovet-Union, eldonis poŝtmarkojn kun Esperanta teksto.

Insuletoj de Esperantujo estas Д‰ie, inkluzive la Tutmondajn festivalojn de la junularo kaj studentaro, en kies kadroj okazas esperantistaj renkontiДќoj. Esperanto trovis uzon dum kelkaj lastaj Olimpiaj ludoj (Olimpikoj). Estas publikigitaj terminaroj kaj frazlibroj pri sportaj temoj.

Esperantujanoj estas fervoraj vojaĝantoj. Nun, kiam vi legas tiujn ĉi liniojn, sur la tuta terglobo – en aviadiloj kaj trajnoj, en aŭtobusoj kaj aŭtomobiloj, sur ŝipoj kaj kameloj, kaj ankaŭ piede – moviĝas vivoĝojaj homoj kun insignoj en la formo de verdkolora steleto subruste. Kaj kien ajn ili venas, ĉie ilin atendas la salutaj vortoj «Bonvenon, samideano!» kaj varma akcepto.

Kelkaj monde konataj firmaoj konfirmas utilecon de Esperanto, reklamante siajn varojn per teknikaj katalogoj kaj koloraj kinofilmoj en la Internacia lingvo. Konstante estas eldonataj turismaj prospektoj kaj gvidlibroj pri multaj landoj kaj urboj.

Multas esperantistoj en Rusio. Funkcias Rusia Esperantista Unio (REU), kluboj, rondetoj kaj kursoj de Esperanto. Estas eldonataj libroj kaj almanakoj. Oni aranĝas konferencojn, tendarojn, konstrutaĉmentojn, regionajn renkontiĝojn de esperantistoj. Ĉiujare en la rusia gazetaro aperas multe da artikoloj kaj informoj pri la Internacia lingvo kaj pri agado de ĝiaj adeptoj. Ne maloftas televidaj kaj radiaj elsendoj.

Oni plenmezure uzadas la Internacian lingvon por plivastigi kulturajn kaj sciencajn ligojn, por propagandi la plej helajn idealojn de la homaro, por fortikigi la internacian amikecon.

La romantika, mirakla simbola lando Esperantujo vokas vin transiri Дќian sojlon. AnkaЕ­ por vi, nova esperantujano, restas en Дќi multe da diversa, grava, utila, interesa kaj agrabla laboro, Д‰ar, laЕ­ la jura formulo, permesita estas Д‰io, kion ne malpermesas la leДќo. Estu konscia, klera kaj iniciatema esperantisto!


Поделиться:

Дата добавления: 2015-01-29; просмотров: 80; Мы поможем в написании вашей работы!; Нарушение авторских прав





lektsii.com - Лекции.Ком - 2014-2024 год. (0.006 сек.) Все материалы представленные на сайте исключительно с целью ознакомления читателями и не преследуют коммерческих целей или нарушение авторских прав
Главная страница Случайная страница Контакты