КАТЕГОРИИ:
АстрономияБиологияГеографияДругие языкиДругоеИнформатикаИсторияКультураЛитератураЛогикаМатематикаМедицинаМеханикаОбразованиеОхрана трудаПедагогикаПолитикаПравоПсихологияРиторикаСоциологияСпортСтроительствоТехнологияФизикаФилософияФинансыХимияЧерчениеЭкологияЭкономикаЭлектроника
|
ANEKDOTOJСтр 1 из 2Следующая ⇒ «Petro, diru al mi unu mineralon.» — «Akvo.» — «Sed Petro, la akvo ne estas mineralo.» — «Mi pensis pri mineralakvo» «En kio estas multe da vitaminoj?» — «En apoteko.» «Petro, mi tion ne komprenas! Via fratino diris, ke ŝi havas du fratojn. Sed vi diris, ke vi havas nur unu. Finfine, kiom da fratoj vi havas?» «Kion vi faras, Karlo?» — «Nenion.» — «Kaj vi, Petro?» — «Mi helpas al li.» «Kio estas la unua litero de la Esperanta alfabeto?» — «La unua litero estas A.» — «Bone! Kaj kio sekvas post ĝi?» — «Post ĝi sekvas ĉiuj aliaj literoj.» «Mia amiko diris, ke vi jam mortis.» — «Sed vi vidas, ke mi vivas, ĉu?» — «Sed mi kredas al mia amiko, li neniam trompas min.» «Saluton, Karlo! Vi tre ŝanĝiĝis! Vi dikiĝis, viaj haroj griziĝis...» — «Pardonu, sed mi ne estas Karlo. Mi estas Paŭlo.» — «Ho! Ĉu ankaŭ via nomo ŝanĝiĝis?» «Ha-lo! Ĉu estas vi?» — «Jes, estas mi. Bonvolu!» — «Mi volas demandi: ĉu vi volas esti mia edzino?» — «Jes, mi volas. Sed kiu al mi telefonas?» Trajno iras tra tunelo, en la kupeoj estas mallume. Infaneto sidas apud la patrino kaj timas. La tunelo estas longa. Post dek minutoj la trajno eliras el la tunelo, kaj en la kupeoj ree estas hele. La infano trankviliĝas kaj demandas la patrinon: «Patrino, ĉu jam estas morgaŭ?»
Разумеется, возможны производные слова, например: tiea тамошний, ĉi-tiea здешний, ĉiama вечный, kialo причина, kioma? который по счёту?, iomete немножко, de kie? откуда? §41. Глаголы AMI и ŜATI на русский переводятся одинаково:"ЛЮБИТЬ". Но употребляются они по-разному в зависимости от отношения к предмету: AMI - любить нежно, душевно: sian patrinon, sian infanon, la amikojn, la dion,la patrolandon, la solan karan homon. ŜATI - ценить, любить по обыкновению: filmojn, librojn, dormi, manĝi, anekdotojn, matematikon, promenojn, ĉokoladon. Поэтическое слово «amoro» означает эротическую любовь-действие. Слово «amatoro» означает “любитель, непрофессионал”. Слово «ŝatanto» означает “любитель, ценитель”. Слово «plaĉi» означает “нравиться”. Ĉu vi amas monon aŭ vi ŝatas ĝin? Ĉu vi amas la naturon? Kiun vi amas? Kiujn vi amas? Kion vi amas? Kion vi ŝatas? Pardonu mian familiaran demandon, ĉu vi ŝatas amori? En¦am¦iĝi в¦люб¦иться. Kies muziko plaĉas al vi? §42. «Говорят, что кур доят» — Собственно, кто говорит? Кто доит? Поговорка об этом умалчивает... В подобных случаях в эсперанто на месте сказуемого ставится неопределённо-личное местоимение ONI: Oni diris al mi, ke vi ne venos. Мне сказали, что вы не придёте. Oni vidis lin en teatro. Его видели в театре. La bonon kaj malbonon oni ne forgesas. Добро и зло не забывают. Baldaŭ oni povos ripozi Скоро можно будет отдохнуть. Oni ne povas esti feliĉa ĉiam. Oni ne povas deziri tion, kion oni ne konas. Oni¦diroj слухи. §43. TUTA=ВЕСЬ, ЦЕЛЫЙ TUTE=СОВСЕМ, ПОЛНОСТЬЮ ENTUTE=ВООБЩЕ Mi tute ne komprenas tion. Mi ne tute komprenas tion. Memori dum la tuta vivo Помнить всю жизнь. Legi tutan libron прочитать всю книгу, legi ĉiun libron читать каждую книгу, legi ĉiujn librojn читать все книги, legi ĉiajn librojn читать всякие книги, entute ne legi вообще не читать, legi tute nenion совсем ничего не читать, legi nenion tutan ничего не читать целиком(до конца). Unu tuto одно целое. §44. Предлог POR выражает идею назначения, цели и переводится на русский предлогами и союзами "для", "ради", "за", "чтобы", "на(срок)" и др.: Por bonaj aktoroj ne estas malbonaj roloj. La tempo laboras por ni. Kio necesas por dometo, necesas ankaŭ por domego. Por bono oni pagas per bono. Por havi amikojn, estu amiko! Ni manĝas por vivi, sed ni vivas ne por manĝi. Pri¦pensi ĉiujn "por" kaj "kontraŭ". Voĉ¦doni por kandidato. Iri por akvo идти за водой; por tri tagoj на три дня; por ĉiam навсегда. Предлог PROозначает “ИЗ-ЗА”, “ПО ПРИЧИНЕ”: Pro ŝtormo mi restos hejme. Ŝi ĝojas pro lia letero. Mi multe dankas vin pro via helpo. Plori pro doloro; ridi pro anekdoto. §45. Предлог ANTAŬ можно переводить "ПЕРЕД" или "ТОМУ НАЗАД": Antaŭ nia domo kreskas arboj. Ni konatiĝis antaŭ du jaroj. Предлог POST можно переводить "ПОСЛЕ", "ВСЛЕД ЗА" или "ЧЕРЕЗ": Post ni kuras iu. Ni renkontiĝos post du semajnoj. “Post tio” ne signifas “pro tio”. Unu post alia друг за другом. Iom post iom мало-помалу, постепенно. Mal¦antaŭ domo позади дома. La hodiaŭa ovo estas pli bona ol morgaŭa koko. Pli feliĉa estas donanto ol ricevanto. Ju pli da aĉetantoj, des pli alta prezo. Ju pli mi lernas, des pli klare mi vidas, kiom ankoraŭ mi devas lerni. Ju pli frue, des pli bone. La homo estas des pli feliĉa, ju malpli da bezonoj li havas. Pli gravas amiko ol mona fabriko. Eĉ la plej longa tago havas la finon. Estas nenio pli malsaĝa ol la deziro ĉiam esti la plej saĝa. La plej feliĉa virino estas tiu, kiun amas ŝia edzo. La tempo estas la plej bona kuracisto. Inter du malbonoj oni elektas la malplej grandan. Vi restas sama kiel estis antaŭ dek jaroj. Ili estis kiel du fratoj similaj kaj egalaj unu al la alia. §47* Суффикс -IG- означает "сделать каким-либо, чем-либо, заставить, обусловить": aktiv¦igi активизировать, interes¦igi заинтересовать, dormi спать → dormigi усыпить, varma теплый → varmigi греть, plena полный → plenigi наполнить, boli кипеть → boligi кипятить, rapida быстрый → rapidigi торопить, konatigi познакомить, restigi оставить, ridi смеяться → ridigi смешить, ĝusta точный → ĝustigi уточнить. Malproksima fajro ne varmigas. Ne la jaroj maljunigas, sed la vivo. Заметьте, что глаголы с этим суффиксом обязательно переходные, т.е. при них возможно прямое дополнение с окончанием-N. La ĝojo kaj rido longigas la vivon. §48. Суффикс -UL- означает человека с каким-либо качеством, чем-либо наделённого: junulo юноша, junulino девушка, maljunulo старик, milionulo миллионер, belulino красавица, fiulo мерзавец, strangulo чудак. Riĉuloj ne konas amikojn, malsanuloj ne konas feliĉon. Saĝulo ŝatas lerni, stultulo ŝatas instrui. §49. Суффикс -АĴ- образует слова, означающие предмет (иногда поступок) с таким-то признаком,свойством, предмет действия: aĉetaĵo покупка; manĝaĵo еда,блюдо; trinkaĵo напиток; skribaĵo надпись,записка; ovaĵo яичница; feraĵo железка; novaĵo новость; diraĵo высказывание; heroaĵo подвиг; restaĵo остаток. §50. Суффикс -AD- означает длительное или многократное действие: kanto песня → kantado пение; salto прыжок → saltado прыгание; paŝi шагнуть → paŝadi шагать; resti остаться→ restadi пребывать; fiŝado рыбалка. Ripetado estas bona lernado. §51. Приставка EK- означает мгновенность или начало действия: krio крик → ekkrio вскрик; ek¦iri пойти; ek¦kanti запеть; ek¦rigardi взлянуть; ek¦vidi увидеть; ek¦ami полюбить.
∎ Traduku en Esperanton kelke da ANEKDOTOJ. «Amikego,kial vi estas nervoza?» — «Hieraŭ oni donacis al mi belan apud¦litan lampon por legi antaŭ dormo.» — «Pro tio oni ne nervozas.» — «Jes. Sed mi tute ne scias, kian libron mi aĉetu por legi en lito.» «Kial oni arestis vin?» — «Pro envio. Mi scipovas fari pli belan monon ol povas produkti la mon¦fabriko.» Profesoro: «Kiom da tiu medikamento vi donus al la paciento?» Post fiaska re¦ekzameno studento rakontas al sia patro: «Tio devis okazi, tion volis la fortuno. La samaj ekzamen¦antoj en la sama ĉambro sidis, eĉ la demandoj estis samaj!» En magazeno vendisto reklamas: «Tiu ĉi genia komputilo faros kvindek procentojn da via laboro!» Amikino: «Kion vi portas en tiu medaliono?» «Mi ree edziniĝos post du semajnoj. Kaj ek¦miru: kun mia iama edzo!» — «Do, li grave ŝanĝis sian konduton?» — «Jes. Li fariĝis direktoro.» «Kara filino mia! Se vi volas edziniĝi, ĉu vere kun tiu studento?» — «Tio estas nia afero, patro.» — «Kaj kie vi loĝos?» — «Ankaŭ tio estas nia afero.» — «Kaj de kie vi havos monon?» — «Tio estas jam via afero, patro.» Astrologo: «Baldaŭ nova viro venos en vian vivon, sinjorino!» «Patrino, kion signifas vorto "erotiko"?» — «Kiel mi povus scii tion, filineto! Kiam oni havas tiom da infanoj kiel mi, tiam ne sufiĉas la tempo por lerni novajn vortojn.» Edzino: «Pli bone, pli bone lavu viajn vestojn. Neniu kritiku min iam, ke mi ne scipovus lavi.» «Kial viaj manoj estas tiom malpuraj, Petro?» — «Mi lavis la vizaĝon, patrino.» «Ĉu via edzino purigas vian kostumon?» — «Ne la tutan, sed nur la poŝojn.»
§52* Возвратные местоименияSIA=СВОЙ и SIN=СЕБЯ применимы только к третьему лицу (он, она, оно, они): mi lavas miаn vizaĝon = я мою своё лицо, vi vidas vin en spegulo = вы видите себя в зеркале, li mem vestas sin = он сам одевает¦ся, (Andreo vestas sin), Andreo vestas lin = Андрей одевает его (например, сына) Maria kombas siajn harojn = Мария причесывает свои волосы, Maria kombas ŝiajn harojn = Мария причесывает ее волосы (напр., дочери). Ili amas sin = Они любят себя. Ili amas unu la alian (друг друга). Ek¦sciu vin mem! Познай самого себя! Ĉiu por si estas la plej kara. Tie ĉi oni povas sin senti kiel ĉe si hejme.
∎* Головоломка. Вот несколько эсперантских слов с переводами: dekstre справа, pravi быть правым, rajti иметь право, vero правда, justa справедливый, regulo правило, korekti исправить, regi править, direkti направить. Как видите, во всех русских словах есть один общий корень "прав", но смысл слов разный. Теперь попробуйте, руководствуясь здравым смыслом (а не буквально!), перевести на эсперанто и не запутаться:
∎ Mal-malsanulo ĉe doktoro. Kiam mi venis en la klinikon de fama* kuracisto D., la antaŭ¦ĉambro jam estis plenplena. Malsanuloj atendis sian vicon. Virinoj, viroj kaj infanoj eniris kaj eliris unu post alia. Mi atendadis preskaŭ du horojn, kiam finfine venis mia vico. Mi frapetis la pordon kaj envenis en la kabineton. «Sinjoro doktoro...» — komencis mi, sed la kuracisto tuj ĉesigis mian frazon: «Bonvolu sen¦vest¦iĝi!» «Sed mi...» «Kio? Ĉu vi konfuziĝas? Mi ne havas tempon. Bonvolu senvestiĝi!» — ripetis la kuracisto per kontraŭ¦disputa voĉo. Kion fari? Mi komencis senvestiĝi: mi de¦metis mian jakon*, mian kravaton*, mian ĉemizon* kaj pens¦ante, ke tio jam sufiĉus, mi ek¦staris antaŭ lin. «Demetu ankaŭ la ŝuojn kaj pantalonon.» Post kelkaj minutoj li komencis ekzameni min: «Malfermu la buŝon! Viaj dentoj estas tute flavaj. Ĉu vi multe fumas?» «Absolute ne. Mi neniam fumis.» «Via nazo estas ruĝa. Ĉu vi ŝatas alkoholon?» «Ne, sinjoro doktoro, mi trinkas nur akvon, lakton, teon kaj kafon. Alkoholaĵojn mi neniam trinkas.» «Ĉu doloras via kapo aŭ ventro? Ĉu vi havas bonan apetiton?» «Nenio doloras ĉe mi, mi havas bonegan apetiton kaj normalan temperaturon. Mia koro batadas, kiel horloĝo tiktakas. Mi bone vidas, bone aŭdas kaj bonege dormas. Mi estas absolute sana!!!» «Sed, se vi estas sana, kial vizitas kuraciston?» «Sinjoro doktoro! Hieraŭ mi revenis el Parizo. Via kolego profesoro N. petis min en¦man¦igi al vi ĉi tiun leteron kun salutoj kaj bon¦deziroj. Ĉu mi povas nun vesti min?»
§53. Суффикс -EJ- означает "помещение": bani купаться → banejo баня, manĝejo столовая, ofico чин,должность → oficejo офис, lernejo школа, dormejo спальня, kafejo кафе, malsanulejo больница, forĝi ковать → forĝejo кузница, metio ремесло → metiejo мастерская, sceno сцена (часть спектакля) → scenejo сцена (помост), necesejo туалет. §54. Суффикс -IL- означает "инструмент, приспособление, средство": tranĉi резать → tranĉilo нож, tondilo ножницы, segilo пила, hakilo топор, gladilo утюг, plugilo плуг, skribilo ручка, ĉerpilo черпак, ŝaltilo выключатель, ŝlosilo ключ, kuracilo лекарство, dormigilo снотворное, razilo бритва, pesilo весы, komputilo компьютер, televidilo телевизор. Post morto kuracilo jam estas sen utilo. Nova balailo bone balaas. §55. Суффикс -EC- означает "свойство, качаство, состояние": stabileco стабильность, noveco новизна, bonkoreco доброта, amikeco дружба, najbareco соседство, unueco единство, frateco братство, egaleco равенство, beleco красота, simpleco простота, respondeco ответственность. §56. Суффикс -AR- означает "совокупность, совместность": homaro человечество, vortaro словарь, arbaro лес, tendaro лагерь, junularo молодежь, ĉevalaro табун, ŝiparo флот, gazetaro периодика, klavaro клавиатура, aparataro аппаратура, registaro правительство. Inter arboj sidas, la arbaron ne vidas. §57. Приставка GE- означает "обоего пола": patro + patrino → gepatroj родители, edzo + edzino → geedzoj супруги, geedzeco брак, gesinjoroj дамы и господа, gefratoj, geknaboj, geamikoj... Если принадлежность к разным полам несущественна, то эту приставку можно не употреблять: (ge)studentoj, (ge)najbaroj. §58. Приставка DIS- соответствует русской приставке "раз-" и означает разъединение: disdoni раздать, disvendi распродать, diskuri разбежаться(в разные стороны), disiri разойтись, disŝiri разорвать, disfali распасться. §59. Суффикс -AĈ- означает "противный, гадкий, мерзкий": libraĉo книжонка, hundaĉo шавка, ĉevalaĉo кляча, vizaĝaĉo харя, rigardaĉi глазеть, ridaĉi гоготать, virinaĉo баба. §61. Предлог LAŬ означает "по, в соответствии с": laŭ reguloj de la gramatiko по правилам грамматики; laŭ mia opinio по моему мнению; laŭ la sama vojo по тому же самому пути; sidi laŭ turka maniero сидеть по-турецки; scii laŭ sperto знать по опыту; laŭlonge вдоль. §62. Предлог TRA означает "через, сквозь": vidi tra muro видеть сквозь стену, ĵeti tra fenestro бросить через окно, tra la mondo по свету, tra la lando по стране, tra dentoj сквозь зубы; trabati пробить (насквозь), travivi прожить, пережить, tranokti переночевать. Tra unu orelo eniras, tra la alia eliras. La lernolibrojn oni ne tralegu, sed tralernu! §63. Предлог SUB означает "под": kuŝi sub lito лежать под кроватью, sidi sub arbo сидеть под деревом, meti sub la kapon положить под голову; subtera подземный, subigi подчинить, subrigardi подсмотреть, subaĉeti подкупить, subskribo подпись, subkompreni подразумевать, subteni поддержать. Kiu subaŭskultas tra la pordo, aŭdas ankaŭ tion, kion li ne volus aŭdi. §64. Предлог SUPER означает "над, сверх": Super tablo pendas lampo Над столом висит лампа. Labori super projekto работать над проектом, La suno super kapoj солнце над головами; supernatura сверхъестественный, superhomo сверхчеловек, superjaro високосный год, superi превзойти. La ĉapetoj super literoj faras teknikajn problemojn por eldonistoj. §65. Предлог TRANSозначает "за, по ту сторону": trans rivero за рекой, trans fenestro за окном, iri trans la straton перейти через улицу, loĝi trans maroj kaj montoj, flugi trans marojn kaj montojn; transdoni передать, transformi превратить. Ni transiru al la afero! §66. Отрицательный союз NEK ‘ни’: nek fiŝo, nek viando ни рыба, ни мясо; nek tien, nek reen ни туда, ни сюда; Li ne scias tion, nek volas scii Он не знает этого и не хочет знать. Это слово всегда употребляется в паре с другим отрицательным словом. Русское словосочетание "ни одного" должно переводиться "eĉ unu ne": Havi multe da amikoj signifas eĉ unu amikon ne havi. Nek ĝojo, nek malĝojo estas senfinaj. §67. ЧастицаAJN ‘бы ни (было)’ сочетается с табличными словами: kiu ajn = кто бы то ни был, ĉiam ajn = когда угодно; Ne staru ie ajn (vin vundos io ajn) Не стой где попало (еще попадет). ajna всякий,любой; ajne безразлично, всё равно.
∎ VOLO DE BIRDOJ Birdoj estas bonaj amikoj de la homoj. Ili havas belan plumaron kaj agrablan voĉon. Kiam mi estis infano, mi ofte petis la patron kapti birdon por mi. Birdoj saltadis kaj kriadis en kaĝo, kaj mi pensis, ke ili kantas pro ĝojo. Sed ofte okazis, ke la birdoj mortis post kelkaj tagoj. Foje mia kaĝo enhavis novan mal¦liber¦ulon. Ĝi nek trinkis, nek manĝis, nek kantis. Mi demandis la avon, kial mal¦gaj¦iĝis la birdeto, kaj la avo rakontis al mi historion: Antaŭ mil jaroj en nia lando vivis riĉa komercisto, kiu tre ŝatis aŭskulti birdojn, kaj ĉie en lia domo pendis kaĝoj. Inter liaj birdoj la plej kara estis papago, kiu povis ne nur paroli, sed eĉ parkere dir¦adi poemojn. Se venis gasto, la papago diris "saluton" kaj citis poemon; se la gasto volis foriri, ĝi diris "ĝis revido". La komercisto tre amis la papagon kaj ĉiutage instruis al ĝi novajn poemojn. Iutage oni subite arestis la komerciston maljuste kaj metis lin en karceron. Pasis kvar longaj monatoj, kiam la afero finfine re¦just¦iĝis, kaj oni liberigis la komerciston. Li revenis hejmen kaj komencis plor¦ante rakonti al la papago pri sia malfeliĉo. La birdo aŭskultis kaj poste respondis: «Vi tiom ploras, ĉar vi restadis en la mal¦liber¦ejo nur kelkajn monatojn. Sed ĉu vi iam ajn pensis, ke mi travivis sen libereco en via kaĝo jam multajn jarojn?» La vortoj de la papago kor¦tuŝis la komerciston. Li komprenis, ke la birdoj volas la liberecon same kiel la homoj. Tial li decidis korekti sian eraron kaj malfermis la pordetojn de ĉiuj kaĝoj en la domo. Ĉiuj birdoj ekkantis kaj disflugis. Ankaŭ la papago ekflugis super la mastro, diris "dankon" kaj forflugis tra fenestro malproksimen. Mi aŭskultis atente la avon ĝis la fino kaj malfermis la kaĝon, liber¦ig¦ante mian malgajan birdeton. Neniam poste mi petis la patron kapti por mi birdon. Nun mia fileto jam estas en sci¦vola aĝo. Li petadis min kapti por li birdon, kaj mi rakontis al li la historion de mia avo. Mia fileto komprene kap¦jes¦is kaj ne plu petas min pri birdoj. ∎ Сочинение о вашем (не)любимом животном.
§69. БЕЗЛИЧНЫЕ ГЛАГОЛЫ употребляются без подлежащего, ими обычно обозначаются явления природы или отношение к происходящему: Pluvas Идет дождь. Neĝis Шел снег. Mateniĝas Светает,настает утро. Hodiaŭ sunos Сегодня будет солнечно. Estos varmege Будет жарко. Al mi ŝajnas ke Мне кажется что... Estus bone se Было б хорошо если... Pri kio temas? О чем идет речь? §70. Суффикс -EBL- означает "возможный для...": manĝebla съедобный (т.е. которого можно съесть), komprenebla понятный (возможный для понимания), nekredebla невероятный (во что нельзя поверить), portebla переносной, портативный, neelĉerpebla неисчерпаемый, nepriskribebla неописуемый, solvebla kafo растворимый кофе. Tio ne eblas! Это невозможно! (ĉar tio eblas neniam) Memkompreneble! Само собой разумеется! Kiel eble plej frue Как можно скорее. Ne eblas ĉiam esti heroo, sed ĉiam eblas resti homo.(Гёте) §71. Суффикс -ID- означает "потомок, детёныш": hundido щенок, katido котёнок, ĉevalido жеребёнок, kokido цыплёнок, bovido телёнок, negrido негритёнок, carido царевич, tigrido тигренок. Ne el ĉiu ovo eliras kokido. §72. Приставка MIS- означает "ошибочность,оплошность": miskalkuli обсчитаться, misskribo описка, mispaŝi оступиться, miskompreno недоразумение, mise-dise кое-как,тяп-ляп. ∎ fabelo KURACILO. Antaŭ multaj jaroj estis reĝo, kiu havis malsanan filon. La junulo suferis pro astmo kaj malforta koro kaj preskaŭ ĉiam kuŝis en sia lito. La kort¦egaj kuracistoj multe klopodis, sed neniu el ili sukcesis resanigi lin. La malfeliĉa reĝo sendis kurierojn ĉien tra la lando por anonci, ke necesas utila kuracilo por la reĝ¦ido. Dum unu tuta jaro la malsanulo prenadis ĉiajn bonegajn medikamentojn, sed nenio helpis. En iu tago en la palacon venis maldika monaĥo, kiu diris, ke li povos resanigi la reĝidon. La reĝo tre ekĝojis kaj demandis lin, kiujn medikamentojn li enskribos en sian recepton. La monaĥo diris al la reĝo: «Se pasi kvin kilometrojn orienten de la palaco, oni trovos elfan monton, kiu estas alta tricent metrojn. Longa kaj kruta vojeto zigzage kondukas al ĝia supro, tie kreskas magia sango¦ruĝa fungo. Se via filo manĝos ĝin, li tuj resaniĝos.» La espero¦plena reĝo ekvolis sendi siajn servistojn por serĉi la fungon, sed la monaĥo diris: «Ho reĝo, la fungo estas havaĵo de la elfoj, ĝi estas magia, kaj por preni ĝin la reĝido devos mem iri tien. Neniu alia povos plenumi la laboron anstataŭ li.» Fru¦matene de la sekva tago, kun helpo de siaj servistoj, la reĝido ekiris sur la elfan monton. Al li estis malfacile spiri dum la supren¦irado. Post kelkaj longaj horoj, kiam li finfine ĝis¦venis tute laca, li rigardis ĉirkaŭ si, sed ekvidis nenion, krom ŝtonojn kaj arbustojn. En la kortego la reĝo koler¦ege ordonis aresti la monaĥon. «Ho jes, — la monaĥo klarigis kun la rideto, — Mi ankoraŭ ne ĉion diris. Se la reĝido ne trovis la fungon hodiaŭ, li iru dua¦foje, tria¦foje... Ĉiutage li devos serĉi la magian fungon. Li devos iri tien kvindekfoje aŭ eĉ milfoje, eĉ se blovos vento, eĉ se pluvos aŭ neĝos, varmegos aŭ malvarmegos. Unuvorte, li neniam devos sen¦esper¦iĝi por trovi la fungon.» «Se li ne trovos eĉ post du jaroj?» — dub¦ante demandis la reĝo. «De¦haku mian kapon!»- trankvile respondis la monaĥo. «Bone. Se mia filo resaniĝos, mi reĝe pri¦donacos vin.» Do, la reĝido ĉiutage vizitadis la monton en ĉia vetero. Pasis malpli ol tri monatoj. Li ekhavis bonan apetiton kaj bonan humoron. Post sekvaj monatoj li tute ĉesis peze spiri, kaj lia koro pli fortiĝis. La reĝido absolute resaniĝis. Diru, karaj legantoj, kiun kuracilon li trovis?
Заменив окончания -A на окончания -O, получим существительные: savinto спаситель, kreinto создатель, am¦at¦ino любимая, gajninto победитель. La redaktoro pensas pri siaj legontoj Редактор думает о своих будущих читателях. La projekto havas est¦ont¦econ У проекта есть будущее. Lavu la manĝotajn fruktojn kaj boligu la trinkotan akvon. Заменив окончание -A на -E, получим деепричастия: legante читая, leginte прочитав, legonte собираясь читать, aŭdate будучи слышимым, aŭdite будучи услышанным, aŭdote собираясь стать слышным. Manĝonte lavu la manojn Мойте руки перед едой. La studentoj multe lernas ekzamenote. Dirite — farite. Отсутствие (дее)причастий будущего времени в русском языке создает некоторую трудность при переводе, но пусть это вас не смущает.
∎ rakonto MIA UNUA SKIADO (H.Seppik) Multajn dimanĉojn mi estis pasiginta en la bela Norvegio, sed tiu februara dimanĉo, pri kiu mi nun estas rakontonta, estas la plej ĉarma kaj interesa, kian mi estas iam ajn havinta. Matene ni vekiĝis frue. Vestinte nin per specialaj ski¦kostumoj, ni ekveturis per aŭto al montaro (t.e. ni unue vestis nin kaj poste ekveturis; se mi dirus "vestante", tio signifus, ke ni samtempe vestis nin kaj ekveturis). Estis bela vintra vetero. Nokte estis falinta freŝa neĝo (la neĝo jam kuŝis sur la tero; falONTa signifus, ke neĝos nur la venontan nokton), brilanta (=kiu brilis dum nia vojaĝo) en la radioj de la suno. Ni estis tre feliĉaj ĉar nun estis realiĝonta nia longa deziro skii en la belega norvega naturo (ne realiĝANTa, ĉar ni ankoraŭ ne komencis la skiadon!). Jam kelkajn tagojn ni estis revintaj kaj nokte ni estis eĉ sonĝintaj pri tio (revINTaj kaj sonĝINTaj, ĉar tio okazis antaŭ nia ekskurso; revANTaj kaj sonĝANTaj signifus, ke ni faris tion dum la veturo). Apud la ski¦dometo estis jam kolektiĝintaj multaj ge¦skiontoj. Salutinte ĉiujn kun¦venintojn, trinkinte kafon kaj manĝinte bongustajn kukojn, ni almetis la skiojn (unue ni salutis, trinkis kaj manĝis, kaj poste ni almetis la skiojn). Nun estis venonta grava momento en nia vivo — la unuaj paŝoj sur skioj (nek venINTA nek venANTa taŭgas, ĉar la skiado ankoraŭ ne komenciĝis)! Mi tremis, pensante pri tio. Sed kiam la timo estis malaperinta, mi «gracie kaj elegante» (ĉu vi kredas?) glitis sur la brilanta neĝo. Jes, kelkfoje mi estis falonta (=preskaŭ falis), sed tamen mi re¦trovis firmecon de la kruroj. Ho, se vi estus vidintaj (ne vidANTaj, ĉar tio okazis antaŭ longe), kun kia plezuro mi skiis! Sed eble vi estus ankaŭ ridintaj, ĉar certe mi aspektis sufiĉe komika sur la skioj. Skiinte dum longa tempo, mi iris kun aliaj skiintoj (ne skiANToj, ĉar ni jam finis la skiadon) en kafejon, trinkonte kafon kaj iom ripozonte (= por trinki kaj ripozi). Estis tre agrable sidi en la kafejo, trinkante kafon, manĝante buterpanojn, aŭskultante gramafonan muzikon kaj interparolante. Vespere malfrue re¦veturante hejmen per la aŭto, mi estis tre feliĉa kaj fiera pro la estinta tago: unua¦foje en mia vivo mi estis staranta sur skioj. ПРИМЕЧАНИЕ. Этот текст перегружен тяжелыми причастными формами в "педагогичесих" целях. Обычно так не говорят. Например, начало могло бы быть попроще: «Multajn dimanĉojn mi pasigis en la belega Norvegio, sed tiu februara dimanĉo, pri kiu mi nun rakontos, estas la plej ĉarma kaj interesa, kian mi iam ajn havis.» ПРОДОЛЖИТЕ. ∎ Сочинение о достопамятном дне. §74* Категория ОПРЕДЕЛЁННОСТИ существительных задается либо с помощью артикля LA, либо притяжательными местоимениями (mia, via, ... sia) или табличными местоимениями (tiu, ĉiu, tiaj, ĉiaj, ties...). Собственные имена (т.е. которые пишут с заглавной буквы, в том числе и слово Esperanto) определённы без артикля или местоимений. Собственными являются также названия месяцев и дней недели. Неопределенного артикля в эсперанто нет; числительное "unu" вместо него использовать не стоит. Если вам надо выделить впервые упоминаемый предмет, то воспользуйтесь словом IU 'некий':«En iu bela tago... В один прекрасный день...»
Даже если какой-либо предмет не упомянут, но его наличие подразумева-ется из ситуации, то этот предмет — определенный: la fino de tiu fabelo; salute levi la (=sian) ĉapon. Levu la (=viajn) manojn! Hieraŭ mi demandis pri tiu libro en biblioteko, sed la bibliotekisto ne trovis ĝin laŭ la katalogo, nek sur la bretoj. (В библиотеке должны быть и библиотекарь, и каталог, и полки; они непременны.) Сочетание "PLEJ+прилагательное(+существительное)" делает предмет уникальным в своем роде, поэтому требуется артикль LA. (Но перед "PLEJ+наречие" артикль не нужен!) Кроме того, артикль "любит" появляться перед порядковыми числительными (unua, dua, ...), a также перед словами: sama, tuta, sola, lasta, (mal)dekstra. Впрочем, не обязательно. Артикль не "любит" соседство слов: kelka, multa, da, ajna, ambaŭ, a также единицы измерений (centimetroj, horoj, procentoj, rubloj k.t.p.) Перед словом "alia" артикль нужен, если речь идет о парном предмете. В сомнительных случаях артикль лучше не ставить. §75. Суффикс -EM- означает "склонный к чему-либо": dormema сонливый, forgesema забывчивый, laborema трудолюбивый, silentema молчаливый, timema трусливый, parolema разговорчиавый,plorema плаксивый, zorgema заботливый, klopodema хлопотливый, ridetema улыбчивый, revem(ec)o мечтательность, postulemo требовательность, scivolemo любознательность. Mi emas ... Мне хочется ... La homoj estas eraremaj Людям свойственно ошибаться. «Laboro donas panon, mallaboremo — malsanon.» §76. Суффикс -AN- означает "житель(местности), член(организации)": moskvano москвич, parizano парижанин, urbano горожанин, rusiano россиянин (ruso русский), eksterlandano иностранец, partiano член партии, kristano христианин, kort¦eg¦ano придворный, klubano, lernejano школьник, gimnaziano, marsano марсианин. §77. Суффикс -ESTR- означает "начальник,глава": brigadestro бригадир, ŝipestro капитан, urbestro мэр, estr¦aro начальство, imperiestro император. §78. Суффикс -ON- образует дробные числительные: duono половина, triono треть, kvarono четверть; ses оkonoj три восьмых, unu kaj duono полтора. «Komenco bona - laboro duona.» Десятичные дроби (с запятой "komo") читаются так: 3,145 tri komo cent kvardek kvin; 0,06 nulo komo nulo ses. §79. Приставка EKS- означает "бывший": eksministro, eksĉampiono, eksoficiro, eksedzo; eksmoda вышедший из моды; eksiĝi выйти в отставку.
∎ fabelo SES FENIKSAJ OVOJ. Antaŭ tre-tre longe vivis iu mallaboremulo, revanta riĉiĝi sen laboro. En iu tago li iris sur kampo kaj trovis ses gigantajn feniksajn ovojn. Li pensis, ke li baldaŭ riĉiĝos pro la ovoj. Li decidis donaci la ovojn al la reĝo, opiniante, ke la reĝo re¦dankos lin per oro. Sed li estis ordinarulo kaj ne rajtis eniri mem en la reĝan palacon. Tial li petis vilaĝestron transdoni la feniksajn ovojn. La vilaĝestro pensis: «Kial mi ne restigu por mi unu el ili? La reĝo ne bezonas tiom multe.» Ankaŭ la vilaĝestro ne rajtis mem iri en la reĝan palacon, tial li petis guberniestron transdoni la kvin ovojn. La guberniestro neniam vidis tiom gigantajn ovojn. Li pensis same kiel la vilaĝestro, elektis unu el la kvin ovoj kaj transdonis la kvar restajn al provincestro. Ankaŭ la provincestro restigis por si unu el la ovoj kaj transdonis la tri aliajn al kortegano. La edzino de la kortegano ek¦sciis pri kuriozaj feniksaj ovoj kaj eliris por rigardi. Ŝi tre ek¦ŝatis kaj prenis unu el la tri ovoj. Do, la kortegano havis nur du feniksajn ovojn por transdoni al ĉefministro. La fileto de la ĉef¦ministro interesiĝis kaj restigis unu por ludi. Kaj nun la ĉefministro prezentis al la reĝo unu feniksan ovon. La reĝo ĝoje prenis la gigantan feniksan ovon. Li laŭdis la lojal¦econ de la trov¦into de la ovo kaj decidis riĉe danki lin. Li donis al la ĉefministro grandan or¦pecon, ordonante al li transdoni ĝin al la trovinto de la ovo. Hejme la ĉefministro anstataŭ¦igis la orpecon per arĝenta peco kaj transdonis tiun al la kortegano. Parolinte kun sia edzino, la kortegano anstataŭigis la arĝentaĵon per kupraĵo kaj sendis ĝin al la provincestro. La provincestro ne kredis, ke la kupraĵo estas donacita de la reĝo, sed li ne kuraĝis kontraŭ¦diri. Li anstataŭigis la kupraĵon per feraĵo kaj sendis tiun al la guberniestro. La guberniestro neniel povis kredi, ke tiu feraĵaĉo estas dankaĵo de la reĝo, ĉu la reĝo estus tiom avida? Sed li restigis la feron al si kaj sendis al la vilaĝestro nur ŝtonon. La vilaĝestro preskaŭ falis pro kolero ekvidinte la ŝtonon. Li forĵetis ĝin kaj vokis al si la mallaboremulon: «Nu aĉ¦ulo, kiel vi kuraĝis prezenti al la reĝo ŝtonojn anstataŭ feniksajn ovojn?!! Oni vin batu per bastonoj!» Anstataŭ oron, la mallaboremulo ekhavis nur bastonbatojn. §80. Необходимо различать по смыслу такие слова: MANO рука, кисть руки; BRAKO рука, вся рука; PIEDO стопа ноги; KRUROнога от стопы до колена; GAMBO вся нога; DEVO долг,обязанность; ŜULDO долг,взятый взаймы; MALPEZA легкий,невесомый; FACILA легкий,нетрудный; SIMPLA простой; SKRIBIписать; VERKI писать,сочинять; KORESPONDI переписываться. §81. Ласкательные суффиксы -ĈJ- и -NJ- образуют уменьшительные мужские и женские имена: Viktoro→ Viĉjo Витя, Miĥaelo→ Miĉjo Миша, Anna→ Anjo Аня, Maria→ Manjo Маша. При добавлении этих суффиксов исходное слово теряет часть своих букв в удобном месте: patro отец→ paĉjo папа, patrino мать→ panjo мама, karulinjo дорогая. §82. Суффикс -IND- означает "достойный какого-л. отношения": admirinda восхитительный (достойный восхищения), vidindaĵo достопримечательность (вещь, которую стоит увидеть), memorinda достопамятный. Bedaŭrinde... К сожалению... Ne dankinde! Не стоит (благодарности)! Не за что! §83. Суффикс -OBL- образует кратные числительные: duobla двойной, trioble трижды, centoble стократно; multobligi умножить. Kiom estas duoble du? Li estas nulobla nulo. La homo estas tiomobla homo, kiom da lingvoj li scias (Karlo la Kvina). §84. Суффикс -OP- образует собирательные числительные: duope вдвоём, triope втроем, unuope в одиночку; triopo da ĉevaloj. §85. Разделительный предлог PO=ПО ставится перед числительными: Ili prenis po du krajonojn Они взяли по два карандаша. La pacientoj venas po unu. Ni laboras po ok horoj ĉiutage. §86. Предлог JE употребляется, когда никакой другой предлог не подходит по смыслу: preni je mano взять за руку, kredi je Dio верить в Бога, kapabla je ĉio способный на всё, malsana je gripo больной гриппом, pli juna je unu jaro моложе на один год, rajto je laboro. Для выражения времени по часам: Je kioma horo? В котором часу? Ŝi devas veni je la tria Она должна придти в три. Tio komenciĝos je kvarono antaŭ la sesa Начнется без четверти шесть. §87* ВИНИТЕЛЬНЫЙ ПАДЕЖ (akuzativo) делает возможным свободный порядок слов и бо´льшую точность выражений: La patrino vidas la filinon = La filinon vidas la patrino. a> Обычно вин.падеж служит для обозначения ПРЯМОГО ДОПОЛНЕНИЯ (вопросы "кого? что?"), но у него есть и другие функции; b> НАПРАВЛЕНИЕ ДВИЖЕНИЯ (после предлоговen, sur, sub, super, (mal)antaŭ, apud, ĉe, inter, trans или даже у наречий - вопросы "куда? во что?"): esti en ĉambro - iri en ĉambron, kuŝi sur tablo - meti sur tablon. dekstren, supren, hejmen, antaŭen; traduki en la rusan, transformi vortojn en aferon превратить слова в дело. c> МЕРА (размер, длительность, вес, стоимость и т.п. - "сколько?"): tablo unu metron alta стол высотой 1м, knabeto aĝa kvar jarojn мальчик (в возрасте) четырех лет, li kuris kvin kilometrojn он пробежал 5 км, la libro kostas tridek dolarojn книга стоит 30 долларов, ni veturis duonhoron мы ехали полчаса (=dum duonhoro), mi loĝis tie dek jarojn я прожил там 10 лет (=dum 10 jaroj), la sako pezas du kilogramojn сумка весит 2 кг, mi ripetas la duan fojon повторяю второй раз (=en la dua fojo). ĉ> календарная ДАТА или временной промежуток (вопрос "когда?"): Ni kolektiĝos la kvaran de decembro Мы соберемся 4-го декабря. La lastan someron mi loĝis en vilaĝo Последнее лето я жил в деревне. §88. Суффикс -UJ- означает: a> "вместилище": monujo кошелёк, salujo солонка, sukerujo сахарница; b> "страна": bulgaro болгарин→ Bulgarujo Болгария, patrujo отечество, c> "плодовое дерево, куст": pomujo яблоня, nuksujo орешник. Значения "b" и "c" считаются устаревшими, теперь говорят: Bulgario Болгария, Svislando Швейцария, Pollando Польша, patrolando; pom¦arbo, nuks¦arbusto, roz¦arbusto, pir¦arbo. §89. Суффикс -ER- означает частицу: sablo песок→ sablero песчинка, neĝero снежинка, mon¦ero монета. Ankaŭ paneroj estas pano. Unu monero ne estas mono. Hakado de ligno donas lignerojn. El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj. §90. Приставка BO- означает родство в результате брака: bopatro тесть, свёкор; bopatrino тёща, свекровь; bofilo зять. Neamata bofilo povas esti amata filo. Tiun ĉi veregon sekrete diris al ŝi la bokuzino de la najbara boonklino. Приставка PRA- соответствует русской приставке ПРА- или означает "первобытный": praavo прадед, pranepo правнук, prahomo, pralingvo, pratempo, praarbaro, prahistorio. §91. Суффикс -UM- без определенного значения применяется, когда никакой другой суффикс или приставка не подходят по смыслу: plenumi исполнить, выполнить (сравни: plenigi=наполнить), malvarmumi простудиться, brakumi обнять, foliumi перелистывать, teumi чаёвничать, manumo манжет, kolumo воротник, krurumo штанина, orelumoj наушники, proksimume приблизительно, duuma двоичный, dekstrume по часовой стрелке, gustumi попробовать на вкус, am¦ind¦umi ухаживать за девушкой, datumoj данные, umo штуковина. §92. Свободный порядок слов в эсперанто позволяет выделять главную и важную часть предложения не только особой интонацией речи, но и ставить эту часть в самое начало или в самый конец предложения; это во многом помогает пониманию слушателя (читателя). Например, вопросительные предложения начинаются с вопросительных слов (ĈUили KI-). Только вспомогательные части речи (предлоги, союзы, артикль и частицы) не имеют свободы и ставятся перед теми словами, к которым они относятся. Такими служебными словами являются и наречия-частицы “ankaŭ, nur, eĉ”: Mi vidis vin en biblioteko. Ankaŭ mi vidis vin en biblioteko (ne nur Anjo). Mi vidis ankaŭ vin en biblioteko (ne nur Anjon, sed ankaŭ vin). Mi vidis vin ankaŭ en biblioteko (ne nur sur stadiono, sed ankaŭ en biblioteko). Eĉ mi vidis vin en biblioteko (ne nur Viĉjo kaj Anjo). Mi eĉ vidis vin en biblioteko (ne nur aŭdis, sed eĉ vidis). Mi vidis vin eĉ en biblioteko (mi vidis vin ĉie, sed ne atendis vin vidi en biblioteko). Nur mi vidis vin tie (kaj tio restos nia sekreto). Mi nur vidis vin (sed ni ne parolis). Mi vidis tie nur vin (Kial Anjo ne venis?) Заметьте, как меняется смысл от места слова! §93. В поэзии часто употребляют АПОСТРОФ для соблюдения стихотворного размера. Им заменяют окончание -O у существительных или отбрасывают букву A артикля; сочетания “-оn, -oj, -ojn” апострофом не заменяются. Ударение остается на своем гласном. Употребление апострофа в прозаической речи создает напыщенность стиля. Пропуск гласных не должен затруднять произношение. HO, MIA KOR'! L.L.Zamenhof Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'! Ho, mia kor'! Post longa laborado Ĉu mi ne venkos en decida hor'? Sufiĉe! Trankviliĝu de l'batado, Ho, mia kor'! §94. “Ложные друзья переводчика” так называются слова иностранного языка, похожесть которых на слова родного языка может привести к конфузу. Как правило, мы чувствуем заимствованность того или иного слова в русском языке. Как правило, такое слово оказывается одинаковым для большинства европейских языков и, следовательно, включается в словарь эсперанто. Но если полагаться только на интуицию, то можно невольно попасть впросак. Абажур lampo¦kloŝo; абзац alineo; бизнес negoco; бутафорский postiĉa; бухгалтер libro¦ten¦isto; вокзал staci¦domo; газета ĵurnalo; грим ŝminko, ruĵo; дюйм colo; каркас truso; квартира apartamento, loĝ¦ejo; конфета bombono; лагерь tend¦aro; лозунг slogano; лоцман piloto; маршрут itinero; масштаб skalo; порт haveno; проспект avenuo; профилактика prevent(ad)o; район distrikto, region(et)o; ремонтировать ripari; репетиция prov¦ludo; тире halto¦streko; фамилия famili¦nomo; шедевр ĉef¦verko; штраф mon¦puno; шкаф ŝranko; школа lern¦ejo; шрифт tip¦aro; экипаж person¦aro, kaleŝo; экономить ŝpari; эффективный efika. Afero дело; akcento ударение; akurata пунктуальный; aventuro приключение; biskvito печенье; ĉaso охота; detalo подробность; efektiva действительный; enketo расследование, дознание; ekonomio экономика; fenomeno явление; frukto плод; gazeto периодическое издание; gazo тюль, марля; familio семья; jubili ликовать; jugo иго, ярмо; kameno камин; komisio поручение; komuna общий; kravato галстук; kuri бежать; listo список; okazi случиться; pagano язычник; patrono покровитель; plafono потолок; planko пол; rajono искусственный шёлк; salo соль; sablo песок; severa суровый; sledo сани; standardo знамя; sola единственный; sudo юг; ŝtato государство; ŝuti сыпать; tempo время; torĉo факел; trudi навязывать, заставлять; turo башня; vetero погода. Наизусть заучивать этот список не надо, но внимательно ознакомиться с ним — полезно. §96. Некоторые существительные русского языка имеют только форму множественного числа, а при переводе на эсперанто употребляется единственное число: брюки pantalono, ворота pordego, деньги mono, духи´ parfumo, ножницы tondilo, сумерки krepusko; сутки tago¦nokto, diurno; часы horloĝo; чернила inko. Бывает и наоборот — по-русски в единственном, а на эсперанто во множественном: ter¦pomoj картофель (< terpomo картофелина); pizoj горох (< pizo горошина); vin¦beroj виноград (< bero ягода); ferioj отпуск (< ferio отпускной день). Употреблять множественное число следует в соответствии со здравым смыслом! §97. Русская глагольная частица -СЯ многозначна. При переводе на эсперанто необходимо понимать смысл описываемой ситуации. Рассмотрим несколько случаев. a> Если действующее лицо сознательно направляет действие на себя, то уместно употребить при глаголе возвратное местоимение: Mi razas min Я бреюсь. Ŝi lavas sin Она моется. b> Сочетаниеestas +ata применяется, если предмет подвергается действию со стороны другого предмета:Tiaj okazoj estas bone memorataj Такие случаи хорошо помнятся. В этом же случае можно употреблять и неопределёно-личное местоимениеoni: Oni bone memoras tiajn okazojn. c> Суффикс -iĝ-употребляется, если предмет несознательно или символически направляет дествие на себя, особенно если глагол означает переход в новое состояние: sid¦igi садить,усаживать → sid¦iĝi садиться; Atenton! La pordoj fermiĝas! Осторожно! Двери закрываются! (как бы сами сабой, автоматически) ĉ> При взаимности употребляется местоименное сочетаниеunu la alian : Ili kisas unu la alian Они целуются. Взаимность также может передаваться с помощью приставки inter-: interŝanĝi обменяться. d> В значении “хотеться, получаться” уместно применение суффиксов -ebl- и e> На эсперанто частица -СЯ никаким особым образом не переводится, если в словаре можно найти готовый перевод, а смысл русского слова уже заложен в корне эсперантского слова: miri удивиться, ĝoji радоваться, halti остановиться. Обратите внимание, что если к этим словам прибавить суффикс -ig-, то обратный перевод на русский язык получится без частицы -ся: mirigi удивить, ĝojigi обрадовать, haltigi остановить. Также не надо переводить частицу -ся, если русский глагол без неё означает то же самое, что и с ней: fumi дымить=дымиться, lerni учить(что-либо)=учиться(чему-либо), decidi решить(ся) (что-либо сделать), lumi светить(ся). А также, если русский глагол без чаастицы -ся совсем не употребляется: timi бояться, plaĉi нравиться, esperi надеяться, peni стараться. f> Иногда русское слово с частицей -ся переводится совсем другим эсперантским словом, если этого требует смысл: dorloti баловать (ребёнка) — petoli баловаться (шалить), reskribi переписывать — korespondi переписываться. В сомнительных случаях рекомендуется пользоваться суффиксом -iĝ-. §98. Многоместные союзы располагаются таким образом, что их компоненты помещены в каждой части соединяемой конструкции: kaj...kaj и...и; nek...nek ни...ни; aŭ...aŭ либо...либо; ĉu...ĉu то ли...то ли; jen...jen то...то; ju...des чем...тем; se...do если...то; kiel...tiel как...так— и некоторые другие. Mi donacos al li kaj libron kaj ludilon Я подарю ему и книжку, и игрушку. Ju pli mi atentas, des malpli mi komprenas Чем больше я внимаю, тем меньше понимаю. Ju plu des pli Чемдальше, тем больше. Restas nek konsilo nek konsolo Не остаётся ни совета, ни утешения. Nekpeno nek provo donos lakton de bovo. Ĉu pro timo, ĉu pro fiereco li nenion repondis То ли от страха, то ли из-за гордости он ничего не ответил. Jen flugil-tuŝante ondon, jen sagante la ĉielon, krias ĝi — kaj nuboj aŭdas ĝojon en la kri’ kuraĝa То крылом волны касаясь, то стрелой взмывая к небу, он кричит — и тучи слышат радость в смелом крике птицы.
|