:



Ĉu vi parolas Esperante?




- Pardonu, sinjoro, mi vidas sur via vesto insignon kun verdkolora steleto. Ĉu tio signifas, ke vi parolas Esperante?

- Jes, efektive. Sed bonvolu paroli nerapide, ĉar mi estas esperantisto-komencanto.

- Mi estas el Italujo. Mi estas partoprenanto de la internacia scienca kongreso.

- Mi legis pri ĝi en la ĵurnalo «Izvestija» kaj en la revuo «Ogonjok».

- La kongreso daŭras jam kvin tagojn. Venis diverslandaj personoj el ĉiuj partoj de l' mondo... Kiu estas via nomo, sinjoro?

- Bonvolu nomi min ne sinjoro, sed kamarado aŭ samideano. Mia nomo estas Andreo.

- Mi tre ĝojas, ke mi povas konatiĝi kun rusia esperantisto. Mi nomiĝas Georgo.

- Ĉu vi estas en nia ĉefurbo unuafoje?

- Jes, ĝuste. Tamen mi esperas ree veni en Rusion kiel turisto meze de la venonta jaro. Tiam mi estos mastro de mia tempo, mi povos trankvile pririgardi diversajn angulojn de via grandega lando, konatiĝi ankoraŭ pli proksime kun via pacema kaj amikiĝema popolo.

- Ĉu vi parolas ruse?

- Bedaŭrinde, ne. Kvankam mi iomete studis la rusan lingvon, tamen mi ne komprenas ĝin sufiĉe. Eĉ la itala-rusa frazlibro, kiun mi prunteprenis antaŭ la forveturo, ne multe helpas min.

- Kiel do vi trovas vojon en Moskvo?

- Kun malfacilo. Ekzemple, antaŭhieraŭ mi longe serĉadis mian hotelon. Poste evidentiĝis, ke mi devojiĝis: en iu malrekta strateto mi erare iris ien en alian flankon. Nu, miaj samgrupanoj ridegis pri mi! Jen al kiaj misaĵoj alkondukas nekonado de la lingvo!

- Ĉu vi multon vidis en Moskvo?

- Sufiĉe multe, ĉar mi estas fru-leviĝema. Ekzemple, mi vidis Kremlon, katedralon de Vasilij Blaĵennij, Rusian Ŝtatan Bibliotekon, Grandan teatron, metroon, hotelon «Kosmo», televidan turon en Ostankino, Tretjakovan bildgalerion, parkon de kulturo kaj ripozo «Gorjkij», stadionon en Luĵniki, cirkon, centran domon de literaturistoj, novajn loĝdistriktojn Jasenevo, Ĉertanovo, Birjulovo kaj, certe, Moskvan Esperanto-klubon.

- Tamen vi sukcesis vidi multon!

- Ne tre. La ĉefa celo de mia vojaĝo estas la kongreso. Do mi klopodas utiligi la tempon ĉefe por aŭskulti prelegojn, diskuti dum kaj ekster kunsidoj kun spertaj specialistoj-kongresanoj pri la evoluo de nia scienco. La kongreso estas grava evento, kaj necesas plene utiligi ĝin, ĉu ne?

- Vi pravas. Sekve, vi estas okupita ĉi tie?

- Certe, tre okupita... Ĉu vi deziras cigaredon?

- Dankon, mi ne fumas.

- Se ne, do ne... Ĉu vi kolektas ion?

- Jes, bildkartojn pri montoj. Mi ekkolektis ilin post mia neforgesebla turista marŝo en Kaŭkaza montaro.

- Bonvolu doni al mi vian adreson. Mi iam sendos al vi bildkartojn pri neĝoplenaj Alpoj. Povas esti, ni ekkorespondos, ĉar ankaŭ mi ŝatas montojn. Nia tuta familio okupiĝas pri la monta turismo, eĉ la sesjara fileto.

- Tio estus bonega! Mi estas danka al vi. Mi promesas nepre skribi.

- Ne dankinde. Al mi estis tre agrable konatiĝi kun vi.

- Mi deziras al vi fruktodonan laboron en la kongreso! Feliĉan vojon!

- Multajn sukcesojn al vi!


:

: 2015-01-29; : 72; !;





lektsii.com - . - 2014-2024 . (0.006 .)