:





Doktoro Esperanto




:
  1. Biografio de doktoro Zamenhof.

Lazarj Markoviĉ Zamenhof [1] naskiĝis la 15-an de decembro (de la jaro) 1859 en la multlingva urbo Belostoko (Pollando – tiutempe parto de Rusio). Lia patro Mark Fabianoviĉ Zamenhof estis instruisto de fremdaj lingvoj kaj kleriganto.

La kruela nacia politiko de la cara fireĝimo afliktadis la impresiĝeman knabon. Jam dum la infaneco ĉe li aperis la penso pri tio, ke unu komuna lingvo helpus al popoloj pli bone komprenadi kaj pli multe estimadi unu la alian. Poste Zamenhof venis al la ideo, ke la homojn disigas ne nur lingvaj, sed unuavice sociaj, klasaj baroj. Li skribis: «Eble, por neniu en la mondo nia demokrata lingvo havas tian gravecon, kiel por la laboristoj, kaj mi esperas, ke pli aŭ malpli frue la laboristaro estos la plej forta apogo de nia afero».

Ludoviko Zamenhof havis bonegajn lingvajn kapablojn kaj, estante ankoraŭ lernejano, li studis plurajn lingvojn. Poste li entreprenis la plej malfacilan: kreadon de la nova lingvo, kiu apartenus al neniu popolo, tuŝus nenies naciajn sentojn, estus tre facila por lernado, sed samtempe ne cedus al la naciaj lingvoj en riĉeco, fleksebleco kaj esprimeblecoj. Ne estante profesia lingvisto, Zamenhof, tamen, posedis mirindan lingvan intuicion. Antaŭ la fino de la gimnazio la praprojekto de la internacia lingvo estis malnete preta. Sed pasis ankoraŭ multaj jaroj, antaŭ ol ĝi, elprovita praktike, korektita kaj perfektigita, ekvidis la mondon.

Zamenhof studis la medicinon en la Moskva kaj Varsovia universitatoj, poste li laboris kiel kuracisto-okulisto. Zamenhof-kuracisto akiris grandan popularecon en malriĉaj kvartaloj de Varsovio, Grodno, Ĥersono, ĉar ofte li sanigadis malriĉulojn senpage. Li estis sagaca kaj neordinare modesta homo, kies sorto estis malfacila.

Por eldoni sian projekton de la internacia lingvo Zamenhof ne havis monon. Verŝajne, la plej feliĉa tago en lia vivo estis tiu, kiam lia estonta bopatro Aleksandro Zilbernik el la urbo Kovno (Kaunas) proponis al li uzi parton de la doto por eldono de la libreto. Finfine, la 40-paĝa verko («La Unua Libro») kun la ruslingva titolo «Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro. Por Rusoj» estis publikigita en Varsovio la 26-an de julio (de la jaro) 1887. Tiu dato estas la naskiĝdato de Esperanto. Zamenhof subskribis la libron per la pseŭdonomo «Doktoro Esperanto», t. e. (tio estas) homo, kiu esperas. Iom post iom tiu pseŭdonimo transformiĝis en la nomon de la lingvo.



Pri la plua agado de Zamenhof atestas la Granda sovetia enciklopedio: «Pli malfrue li publikigis vortarojn de Esperanto, krestomatiojn kaj apartajn eldonojn de siaj originalaj verkoj kaj de Esperantaj tradukoj el la monda klasika beletro. En la jaroj 1959-1960, laŭ decido de Unesko, oni vaste celebradis la centjaran datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof».

Kiel multe da laboro staras post tiuj du frazoj! Estis multe da homoj – aŭtoroj de famaj inventoj. Sed estis nur unu homo, majstre kreinta la projekton de lingvo, kiu evoluis en la socio laŭ la samaj ĝeneralaj leĝoj, laŭ kiuj evoluas la naciaj lingvoj, kaj fariĝis vivanta lingvo, la lingvo kun centmiloj da parolantoj, kun sia literaturo kaj kun siaj tradicioj. La disĉiploj de Zamenhof, iniciatinto de Esperanto, vivas en la tuta mondo!

En mia laborĉambro pendas bronza bareliefo de Zamenhof, kiun donacis al mi la skulptisto N. V. Blaĵkov el Odeso. La sama bareliefo estas konservata en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Mi kun fiero montras al miaj amikoj kaj konatoj la skulptitan portreton de tiu ĉi rimarkinda internaciisto, kiu servis dum sia tuta malfacila vivo al la nobla afero de la paco kaj interkompreniĝo inter la popoloj, kiu per sia senmorta kreaĵo venkis la Tempon.



[1] Традиционная польская форма – Ludwik, традиционные эсперантские формы – Ludoviko, Lazaro, Ludoviko Lazaro, Lazaro Ludoviko. Официальная форма по документам – Лазарь Маркович Заменгоф.

 


: 2015-01-29; : 9;







lektsii.com - . - 2014-2021 . (0.009 .)